ACM Benin
  • Actualités
  • Qui sommes-nous
    • Déclaration d’Association
    • Statut
    • Reglament interieur
    • Critères d’éligibilité au Volontariat
    • Action Humanitaire
    • Photos de Bénin
  • Projets
    • Reve d'Enfants
    • Village d'Enfants
    • Le Parrainage
    • Juvenile Project in Prison
    • Droits de l’Homme en Bénin
  • Faire un don
  • Esperanto
  • Blogo
  • Volontaires

Trimonata agadraporto de ACM Benino

17/12/2019

0 Commentaires

 
Photo
Post la unua etapo pri la projekto "Volontula-Instruado de Esperanto en Afriko", Afrika Centro Mondcivitana/ACM Benino lanĉis alvokon por varbi sian duan volontulon, kiu deĵroros dum dek monatoj. Nia samideano, Cyprien AGUIYA, estis akceptita inter la ricevitaj kandidatiĝoj kaj ekdejxoris septembre konforme la planitan kalendaron de ACM Benino.

Septembre la volontulo Cyprien, en diversaj gimnazioj, renkontis la studentojn en la universitato en Lokossa antaŭ ol gvidi kursojn. Tri gimnazioj favore akceptis la enkondukon de Esperanto en tiuj lernejoj, nome CEG Koudo, Collège la Réussite kaj le Complexe Enfants Adolescents Epanouis. En E.A. Epanoui, Esperanto estas akceptata kiel lernofako kaj instruadiĝas ĉiujn mardojn. En la gimnazio la Réussite ,tie la kurso ne stabiliĝas pro la ne taŭga horaro de la lernejaj profesoroj (instruistoj). La lernejestro promesis al ni ordigi la horaron por ke la esperanto-kurso stabiliĝu en la gimnazio.

En la centro, la volontulo regule gvidas la kursojn merkrede kaj sabate konforme la tempon de esperanto-lernantoj. La instruado de la lingvo baldaŭ komenciĝos kun la studentoj en la loka universitato.

La unua etapo de la projekto pasintjare estis subvenciita de Fernando Maia, kiu estas la motoro de la projekto. ACM kaj Fernando multdankas EsperantoInfo kaj EsperantoPlus, kiuj volonte subvenciis la projekton po 1030€ por kovri la lukoston kaj la vivsubvencion de la volontulo, Cyprien AGUIYA. La duono de tiu subvencio sendiĝis por ekplenumi la agadojn.

Menciindas la helpo de SAT-Amikaro kaj Leif Nordenstorn materiale por facile plenumi la instruadon. Cyprien estas organizanta la Zamenhof-tagon, kiu okazos la 18an de decembro 2019.

Raportis,
François Hounsounou,
La fondinto de ACM- Benino.
0 Commentaires



Laisser une réponse.

    Flux RSS

Propulsé par Créez votre propre site Web unique avec des modèles personnalisables.
Photo utilisée sous Creative Commons de Francisco Anzola
  • Actualités
  • Qui sommes-nous
    • Déclaration d’Association
    • Statut
    • Reglament interieur
    • Critères d’éligibilité au Volontariat
    • Action Humanitaire
    • Photos de Bénin
  • Projets
    • Reve d'Enfants
    • Village d'Enfants
    • Le Parrainage
    • Juvenile Project in Prison
    • Droits de l’Homme en Bénin
  • Faire un don
  • Esperanto
  • Blogo
  • Volontaires